Proizvod vam ne odgovara? Nema veze! Proizvode možete vratiti do 30 dana
S poklon bonom ne možete pogriješiti. Za poklon bon primatelj može odabrati bilo što iz naše ponude.
Do 30 dana za povrat
Reĝo Ubuo estas traduko en Esperanto de la plej fama verko de Alfred Jarry, Ubu Roi, kiu estas stranga reverkaĵo de la ŝekspira MacBeth, kies ĉefpersono estas malkuraĝa avara stultulaĉo, incitita de sia edzino Panjo Ubuo. Li iĝas reĝo de Pollando, kiu, tiuepoke ne ekzistis kiel ŝtato ("la afero okazas en Pollando, tio estas nenie", asertas la originala antaŭparolo).
La teatraĵo, kiun Alfred Jarry verkis 18 jaraĝe, skandalis. Sed nun la repertuaro de la plej oficiala franca teatro, Comédie Française, enhavas ĝin, kaj en franclingvaj vortaroj troviĝas la adjektivo "ubuesque". Ĝi pli malpli signifas: groteske despotema, aŭ tirane absurda. Ĉu indas krei novajn adjektivojn en Esperanto: ubua, ubuema, ubueska? Vi decidos post legado.
Serio Oriento-Okcidento, n-ro 62
Sub Aŭspicioj de UEA en Konsulta Partnereco kun Unesko
Dobar dan! Ja sam Libroamiko, vaš književni savjetnik.
Kako vam mogu pomoći?